Kial mi ne instruis esperanton al miaj infanoj?
Ĉu miaj infanoj parolas la esperanton? Fakte, ne.
La ĉefa kialo estas, esperanto estas facile lerni. Kiam ili estos pli maljunaj, aŭ pli malbebaj, se ili volos paroli esperanton ili povos lerni ĝin.
Ankaŭ mi ne scias ke, mi povas paroli esperanton sufiĉe flue. Mi ne konas aliajn esperantistojn en la malinterretmondo, do mi ne praktikas ofte.
Mia edzo ne parolas esperanton, kaj li ne interesiĝas lerni ĝin.
Kiam miaj infanoj komencos lernejon, ni havas kvartala lernejo de lingva mergo, kaj mi esperas ke, tiel ili lernos la ĉinan. Mi lernis ĉinan en universitato, kaj en Tajvano, kaj espereble lerni estos pli facile ol estis por mi.
Sed ankaŭ, paroli esperanton estas vivostilo, ĉu ne? Mi estos feliĉa, se ili volos fari ĝin kun me, sed eble esperanto estos afero de panjo. Vere, estos bone.
--
Ĉu estas eraroj? Ĉu vi havas comentojn? Sendu retpoŝton.